Chomutov
distrikta urbo en Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Chomutov (prononcu Ĥomutov) estas urbo en Ĉeĥio kun 47 023 loĝantoj (2024). Estas ĉi tie reprezentita industrio de brulmaterialoj (brunkarbo) kaj energetiko (hidroelektrejoj), metalurgia (ferfabriko kaj laminatejo), maŝinindustrio kaj teksindustrio. Chomutov estas signifa trafikvojkruciĝo; kruciĝas ĉi tie fervojoj el urboj Karlovy Vary, Žatec, Most kaj Vejprty. La ĉirkaŭaĵo de la urbo estas dezertigita pro supraĵa minado de brunkarbo.
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Chomutov | |||
germane Komotau | |||
urbo | |||
Placo en Chomutov | |||
|
|||
Oficiala nomo: Chomutov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Chomutov | ||
Administra municipo | Chomutov | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Parto de | Mosta baseno | ||
Tipo de urbo | Statuta urbo | ||
Konata loko | Aluna lago | ||
Rivero | Chomutovka | ||
Situo | Chomutov | ||
- alteco | 340 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 27′ 46″ N 13° 24′ 40″ O (mapo) | ||
Areo | 29,26 km² (2 926 ha) | ||
Loĝantaro | 47 023 (2024) | ||
Denseco | 1 607,07 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1252 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 430 01 ĝis 431 01 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0422 | ||
NUTS 5 | CZ0422 562971 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Lokaj partoj | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 30 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Chomutov | |||
Retpaĝo: www.chomutov-mesto.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Fermi
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Blatno, Droužkovice, Křimov, Černovice, Jirkov, Pesvice, Spořice, Údlice kaj Otvice.