DCAF
Esplora Fondaĵo de Sekureco / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĝeneva Centro por Sekurecsektora Regado (DCAF - /ˈdiˌkæf/, angle Geneva Centre for Security Sector Governance, france le Centre pour la gouvernance du secteur de la sécurité –Genève, germane Das Genfer Zentrum für die Gouvernanz des Sicherheitssektors, ĝis 2019 nomita Ĝeneva Centro por la Demokrata Kontrolo de la Armitaj Fortoj) estas interregistara fond-bazita pensfabriko bazita en Svislando [1] kies vizio estas mondo en kiu la sekureco de homoj kaj Ŝtatoj estas certigita de demokratie regataj sekurecsektoroj kiuj estas travideblaj kaj efika . La laboro de la DCAF estas bazita sur la principo ke bona sekureca sektoradministrado kaj ekvivalentaj reformoj (angle: Security Sector Governance and Reform - akronime SSG/R) estas decida faktoro por paco kaj daŭripovo.
DCAF | ||
---|---|---|
Genfer Zentrum für die demokratische Kontrolle der Streitkräfte | ||
pensfabriko | ||
Komenco | oktobro 2000 vd | |
Geografia situo | CH1903: 500075 / 119642 (mapo)46.2207876.143574 | |
Lando(j) | Svislando vd | |
Sidejo | Ĝenevo | |
| ||
Agareo | ||
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | fondaĵo en Svislando | |
En ĝiaj dudek jaroj da ekzisto, DCAF apogis naciajn partnerojn en pli ol okdek landoj en iliaj klopodoj konservi efikan kaj legitiman sekurecsektoron. Krome, la Centro laboras kun duflankaj donacantoj kaj plurflankaj organizaĵoj por igi sekurecajn reformalirojn pli efikaj.