Desegnaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Desegnaĵo estas bildo, kiu prezentas la formon, sed ne la koloron de io. Por desegni desegnaĵon, oni uzas krajonon, plumon aŭ penikon.
Laŭ Francisko Azorín Desegni estas Bildi per krajono, inko, k.c.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina designare, el de + signare (designi, montri). Li aldonas teknikajn terminojn kiel desegnado, desegnarto; desegnilo, ilo por desegni: krajono, inko, karbo, gratgumo, glugumo, papero, najleto, skrapilo, liniilo, cirkelo, sfumilo...[2]
Laŭ Francisko Azorín Detalo estas Malgranda parto de tuto. Desegno de konstruparto.[3] Kaj li indikas etimologion el la latina de + taliare (de tajli, de tranĉi). Li aldonas teknikajn terminojn kiel detali, bildi detalon; detaleto, detaligi, detalisto.[4]