Domo Batlló
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Casa Batlló estas konstruaĵa verko de la arkitekto Antoni Gaudí, plej grava reprezentanto de la Kataluna modernismo. Temas pri integra redesegnado de ekzistinta konstruaĵo, verko de la arkitekto Emilio Sala Cortés. Estas en la numero 43 de la bulvardo Passeig de Gràcia de Barcelono, nome larĝa avenuo kiu trapasas la distrikto Eixample (Eixample), en la nomata Diskorda Dombloko, ĉar ĝi estas hejmo de tiu konstruaĵo kaj de kromaj aliaj verkoj de arkitektoj de la kataluna modernismo: nome la Casa Amatller, kiu limas kun tiu de Gaudí, verko de Josep Puig i Cadafalch; la Casa Lleó Morera, verko de Lluís Domènech i Montaner; la Casa Mulleras, de Enric Sagnier; kaj la Casa Josefina Bonet, de Marceliano Coquillat. La konstruado okazis inter 1904 kaj 1906.[1]
Domo Batlló | |||
---|---|---|---|
Casa Batlló | |||
Kolektiva loĝejo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | Secesio vd | ||
Arkitekto | Antoni Gaudí • Emili Sala Cortés vd | ||
Estiĝo | 1900-aj jaroj | ||
Areo | 0,46 m² | ||
Lando | Hispanio vd | ||
Situo | Barcelono | ||
Adreso | Pg. Gràcia, 43 | ||
Poŝtkodo | 08007 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 41° 23′ 30″ N, 2° 9′ 54″ O (mapo)41.391582.16492 | ||
| |||
Parto de | Works of Antoni Gaudí • list of Modernista buildings in Barcelona vd | ||
Retejo | https://www.casabatllo.es/ca/ | ||
Monda heredaĵo | |||
Lando | Hispanio | ||
Tipo | kultura heredaĵo | ||
Kriterioj | i, ii, iv | ||
Fonto | 320bis | ||
Regiono** | Eŭropo kaj Norda Ameriko | ||
Geografia situo | 41° 23′ 30″ N, 2° 9′ 54″ O (mapo)41.391582.16492 | ||
Registra historio | |||
Registrado | 1984 (VIII sesio) | ||
Jaro de etendo | 2005 | ||
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | |||
La Casa Batlló estas elstara montro de la arta pinto de Gaudí: ĝi apartenas al lia naturalisma etapo (1900-aj jaroj), periodo en kiu la arkitekto perfektigis sian personan stilon, inspirite en la biologiaj formoj de la naturo, por kio li praktikis serion de novaj strukturaj solvoj originitaj en profundaj analizoj faritaj de Gaudí pri la regula geometrio. Al tio la kataluna artisto aldonis grandan kreivan liberecon kaj imagipovan ornamemon: elirinte el ia barokismo liaj verkoj montras grandan strukturan riĉon, kaj de formoj kaj de volumoj senigitaj el la rigideco de la raciisma tendenco aŭ de ajnaj klasikaj elementoj.[2]