Duontubo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Duontubo, angle Halfpipe, en sportado per rultabulo, neĝtabulo aŭ vicradaj sketiloj estas sportejo en formo de granda duonigita tubo, konstruata el betono, ligno, metalo aŭ neĝo. Ĝi servas kiel loko por artismaj manovroj. En sportado per neĝtabulo artisma prezento per duontubo en la Vintra Olimpiko de 2014 unuafoje estos olimpika sporta fako. Ekzistas ankaŭ "duonaj duontuboj", kiuj nur ligas unu horizontalan kaj unu vertikalan ebenaĵon kaj konsekvence nomatas "kvarontubo", angle "quarterpipe".
- Kategorio Duontubo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri sporto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |