![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/28/White-Snowboard-With-Bindings.jpg/640px-White-Snowboard-With-Bindings.jpg&w=640&q=50)
Neĝtabulo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Neĝtabulo aŭ neĝbreto (angle snowboard) estas vintra sportilo per kiu oni veturas sur neĝo suben al deklivo. Male ol skiado oni nur uzas unu tabulon.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/28/White-Snowboard-With-Bindings.jpg/320px-White-Snowboard-With-Bindings.jpg)
Ekzistas liberstilaj (Freestyle), liberveturaj (Freeride), karvaj (Carving) kaj konkursaj (Race) neĝtabuloj. La longeco de neĝtabulo estas preskaŭ 1,4 ĝis 1,8 metroj kaj la kerno konsistas el ligno, ŝaŭmaĵo aŭ aluminio. Novaj teknologioj uzas ankaŭ karbonon, vitrofibrojn kaj similajn materialojn, kiuj havas pli da firmeco.
Nun neĝtabuletoj fariĝas ankaŭ por infanoj. Je la suba flanko estas substanco, kiu plibonigas la akcepton de vakso kaj la glitecon. La taliaj tabuloj havas ŝtalajn randojn por ebligi halton sur malmolaj kurejoj kaj kurboveturon. Je la supra flanko muntiĝas du neĝtabulbindaĵoj por fiksi la neĝtabulŝuojn.