Erwin Schrödinger
aŭstra fizikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Erwin Rudolf Josef Alexander SCHRÖDINGER [ŝredinger] kaj esperantigite eble Ervino Ŝredingero (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1887 en Vieno, mortis la 4-an de januaro 1961 samloke) estis aŭstra fizikisto kaj pioniro de kvantuma mekaniko. La Ekvacio de Schrödinger havigas vojon por kalkuli la ondfunkcion de sistemo kaj kiel ĝi ŝanĝas dinamike en la tempo.
Erwin Schrödinger | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Erwin Schrödinger | |||||
Naskonomo | Erwin Rudolf Josef Alexander Schrödinger | ||||
Naskiĝo | 12-an de aŭgusto 1887 (1887-08-12) en Vieno, Aŭstrio-Hungario | ||||
Morto | 4-an de januaro 1961 (1961-01-04) (73-jaraĝa) en Vieno | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | tuberkulozo vd | ||||
Tombo | Alpbach vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Dublino • Dublino • Vieno vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio • Germanio • Aŭstrio-Hungario • Nazia Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Oksfordo • Universitato de Vieno • Akademisches Gymnasium (Vieno) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Rudolf Schrödinger vd | ||||
Edz(in)o | Annemarie Schrödinger vd | ||||
Infanoj | Ruth Braunizer vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto • teoria fizikisto • akademiulo • profesoro • verkisto de nefikcio • matematikisto vd | ||||
Laborkampo | teoria fiziko vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Friedrich Hasenöhrl • Franz-Serafin Exner vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | ekvacio de Schrödinger ❦ kato de Schrödinger vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Krome, li estis la aŭtoro de multaj verkoj pri variaj aspektoj de fiziko: statistika mekaniko kaj termodinamiko, fiziko de dielektriko, kolorteorio, elektrodinamiko, ĝenerala relativeco, kaj kosmologio, kaj li faris kelkajn klopodojn por konstrui unuigitan kampoteorion. En sia libro Kio estas vivo? Schrödinger alfrontas la problemojn de genetiko, rigardante la fenomenon de vivo el la vidpunkto de fiziko. Li faris grandan atenton al la filozofiaj aspektoj de scienco, al antikvaj kaj orientaj filozofiaj konceptoj, etiko kaj religio.[1] Li verkis ankaŭ pri filozofio kaj teoria biologio. Li elpensis la mensan eksperimenton pri la kato de Schrödinger, kiu kontribuis al lia konateco inter laika publiko, sed krome enhavas gravan signifon pri la interpretado de kvantuma mekaniko.[2][3] En 1933 li ricevis la Nobel-premion pri fiziko.
Li studis en Akademisches Gymnasium en Vieno[4].