Erwin Schrödinger
aŭstra fizikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Erwin Rudolf Josef Alexander SCHRÖDINGER [ŝredinger] kaj esperantigite eble Ervino Ŝredingero (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1887 en Vieno, mortis la 4-an de januaro 1961 samloke) estis aŭstra fizikisto kaj pioniro de kvantuma mekaniko. La Ekvacio de Schrödinger havigas vojon por kalkuli la ondfunkcion de sistemo kaj kiel ĝi ŝanĝas dinamike en la tempo.
Krome, li estis la aŭtoro de multaj verkoj pri variaj aspektoj de fiziko: statistika mekaniko kaj termodinamiko, fiziko de dielektriko, kolorteorio, elektrodinamiko, ĝenerala relativeco, kaj kosmologio, kaj li faris kelkajn klopodojn por konstrui unuigitan kampoteorion. En sia libro Kio estas vivo? Schrödinger alfrontas la problemojn de genetiko, rigardante la fenomenon de vivo el la vidpunkto de fiziko. Li faris grandan atenton al la filozofiaj aspektoj de scienco, al antikvaj kaj orientaj filozofiaj konceptoj, etiko kaj religio.[1] Li verkis ankaŭ pri filozofio kaj teoria biologio. Li elpensis la mensan eksperimenton pri la kato de Schrödinger, kiu kontribuis al lia konateco inter laika publiko, sed krome enhavas gravan signifon pri la interpretado de kvantuma mekaniko.[2][3] En 1933 li ricevis la Nobel-premion pri fiziko.
Li studis en Akademisches Gymnasium en Vieno[4].