Esperanto kaj Libera Scio
Grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Esperanto kaj Libera Scio (mallonge ELiSo, angle: Esperanto and Free Knowledge) estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, agnoskis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (angle: Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013[1]. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj projektoj de la Fondaĵo Vikimedio aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion[2]. Krome la projekto celas subtenon de Daŭripovaj evoluigaj celoj de Unuiĝintaj Nacioj.
Rapidaj faktoj Vikimedia Uzanto-Grupo • esperanto-organizaĵo • civitana asocio, Komenco ...
Esperanto kaj Libera Scio | ||
---|---|---|
Emblemo de Esperanto kaj Libera Scio | ||
Vikimedia Uzanto-Grupo • esperanto-organizaĵo • civitana asocio | ||
Komenco | 4-a de aprilo 2013 vd | |
Lando(j) | Slovakio vd | |
Sidejo | Zvolen, Slovakio | |
Ĉefestro(j) | Michal Matúšov (2020–) vd | |
Estr(ar)o | Michal Matúšov | |
vicprezidanto | Javier Ramos Nistal | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | civitana asocio | |
Fermi