Etila bikarbonato
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Etila bikarbonato aŭ etila hidrogena karbonato estas monoetila estero rezultanta el nekompleta reakcio inter karbonata acido kaj etanolo. Sub media temperaturo ĝi estas malstabila rapidbola likvaĵo kun malalta ekflama temperaturo. Etila bikarbonato uzatas en orgnaikaj sintezoj kaj en la fabrikado de farmaciaĵoj. Kiel etiliga agento ĝi uzatas en la produktado de anilinoj, karboksilataj acidoj kaj fenoloj. La avantaĝo de la etila bikarbonato sur aliaj etiligagentoj tiaj kiaj jodoetano kaj duetila sulfato estas ĝia malalta tokseco. Bedaŭrinde, ĝi estas malforta etiligagento kiam komparata al aliaj tradiciaj reakciaĵoj. Ĝi ankaŭ uzatas kiel solvanto.
Vidu ankaŭ: Metila bikarbonato
Etila bikarbonato | ||
Plata kemia strukturo de la Etila bikarbonato | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Etila bikarbonato | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 13932-53-1 | |
ChemSpider kodo | 95020 | |
PubChem-kodo | 105349 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Molmaso | 90,078-1 | |
Denseco | 1,012g/cm−3 | |
Fandpunkto | -61 °C | |
Bolpunkto | 107 °C [1] | |
Ekflama temperaturo | 23 °C | |
Solvebleco | Akvo:276 g/L [2] | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H225, H361 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P233, P240, P241, P242, P243, P280, P303+361+353, P370+378, P403+235, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |