![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0d/Babilono_%2528eo%2529.svg/langeo-640px-Babilono_%2528eo%2529.svg.png&w=640&q=50)
Eŭfrato
rivero fluanta tra Turkio, Sirio, kaj Irako / From Wikipedia, the free encyclopedia
La eŭfrata rivero (arabe الفرات [al-furat aŭ al-firat], turke Fırat, greke Ευφράτης) estas la plej granda rivero en sudokcidenta Azio kun longeco de 2700 kilometroj. Ĝi komenciĝas en montaro de orienta Turkio, trapasas orientan Sirion kaj fluas sudokcidenten tra la tuta Irako. Pro la tre varma klimato de Irako, granda parto de la akvo en la rivero vaporiĝas aŭ estas uzata por irigacio. Turkio kontrolas la fonton de la riveroj Eŭfrato kaj Tigriso. La tuta regiono (sudorienta Turkio, nordorienta Sirio kaj norda Irako) estas ĉefe loĝata de kurdoj[1]. Eŭfrato kolektas akvon plejparte de pluvo kaj neĝo. Tigriso, ĝia ĝemela rivero, fluas preskaŭ paralele. Je la 160 km-oj de la enfluejo en Persa Golfo, ili kunfluas farante la riveron Ŝatt al-Arab, arabaj literoj: شط العرب.
Eŭfrato | |
---|---|
![]() | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 2 800 km |
Akvokolekta areo | 765,831 km² |
Averaĝa trafluo | 818 m³/s |
Fluo | |
Fonto | Okcidenta Turkio |
- Alteco super marnivelo | 4 500 m |
- Koordinatoj ![]() |
38° 52′ 29″ N, 38° 47′ 38″ O (mapo)38.87472222222238.793888888889 |
Enfluejo | Ŝat-el-Arab |
- Koordinatoj ![]() |
30° 25′ 29″ N, 48° 10′ 8″ O (mapo)30.42472222222248.168888888889 |
Geografio | |
Landoj | Turkio, Sirio, Irako |