Eŭgeno Lanti
franca socialisto, esperantisto kaj instruisto pri manlaboro kaj geometria desegnado / From Wikipedia, the free encyclopedia
Eugène ADAM, pseŭdonime Eŭgeno LANTI kaj esperante Eŭgeno ADAMO (naskiĝis la 19-an de julio 1879 en Néhou (Francio), mortis la 17-an de januaro 1947 en Meksiko) estis esperantisto el Francio, fondinto de Sennacieca Asocio Tutmonda en 1921 kaj longjara redaktoro de klasbatalaj revuoj Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo.[1]
Rapidaj faktoj Eugène Adam, Persona informo ...
Eugène Adam | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Eugène Aristide Alfred Adam |
Aliaj nomoj | Eŭgeno Lanti, Lanti |
Naskiĝo | 19-an de julio 1879 (1879-07-19) en Néhou, Francio |
Morto | 17-an de januaro 1947 (1947-01-17) (67-jaraĝa) en Meksiko |
Mortokialo | Pendumo |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | franco |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Edz(in)o | Elaine Limouzin |
Parencoj | George Orwell (nevo) |
Okupo | |
Okupo | vortaristo lignaĵisto instruisto tradukisto esperantisto publikigisto meblisto |
Verkoj | For la Neŭtralismon! La Laborista Esperantismo Leteroj de E. Lanti |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | Jen liaj originalaj verkoj |
Aliaj aktivaĵoj | fondinto de Sennacieca Asocio Tutmonda |
Esperantistiĝis en | 1914 - 1915 |
Fermi
- Kategorio Eŭgeno Lanti en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Eŭgeno Lanti en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)
- Eŭgeno Lanti en Vikifontaro (Universala biblioteko)
Lanti estis franca civitano, loĝanta en regiono Normandio, instruisto pri manlaboro kaj geometria desegnado.[2] Lia esperantlingva stilo estis simpla, klara kaj sarkasma. Li reduktadis la uzadon de afiksoj laŭ principo de "sufiĉo kaj neceso" je minimumo.