Eŭroregiono Elbo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Eŭroregiono Elbo (nacilingve Euroregion Elbe/Labe) estas areo en kiu realiĝas projekto de internacia kunlaboro, en kiu partoprenas apudlimaj komunumoj de Ĉeĥio kaj Germanio en la ĉirkaŭaĵo de la rivero Elbo. Al tiu eŭroregiono apartenas 214 ĉeĥaj kaj 63 germanaj komunumoj de norda Bohemio respektive suda Saksio. Ĝia areo ampleksas 5 500 km², kie loĝas 1 404 000 homoj.
Rapidaj faktoj Regiono, [+] ...
Eŭroregiono Elbo | ||||
---|---|---|---|---|
Regiono | ||||
Emblemo de le Eŭroregiono | ||||
Eŭropaj regionoj [+] | ||||
Landoj | Ĉeĥio, Germanio | |||
|
||||
Fermi
La plej grandaj urboj de la eŭroregiono estas Dresdeno, Ústí nad Labem, Děčín, Teplice, Pirna, Freital, Meissen kaj Litoměřice.