Litoměřice
distrikta urbo en Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Litoměřice (legu Litomjerĵice, germane Leitmeritz) estas distrikturbo kun 22 983 loĝantoj (2024), situanta en norda Bohemio sur rivero Elbo ĉe kunfluejo kun rivero Ohře (germane Eger). Parto de la urbo estas estinta vilaĝo Pokratice. La urbo kun riĉeco de historiaj memorigaĵoj estas de antaŭ longe centro de ĉirkaŭa agrikultura regiono (pomologio, lupolkulturado kaj vinkulturado). Amplekse estas reprezentita ankaŭ industriaj branĉoj: nutraĵindustrio (fridigejoj, konservejoj, mueliloj), maŝinindustrio kaj teksindustrio. Litoměřice havas ankaŭ riverhavenon kaj la urbo estas ankaŭ fervoja vojkruciĝo. Vizitantojn logas tradiciaj foiroj kaj ekspozicioj (Ĝardeno de Bohemio).
Litoměřice | |||
germane Leitmeritz | |||
urbo | |||
Malnova urbodomo (hodiaŭ muzeo) kaj preĝejo de Ĉiuj sanktuloj | |||
|
|||
Oficiala nomo: Litoměřice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Litoměřice | ||
Administra municipo | Litoměřice | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Bohemia mezmontaro, Doksa montetaro | ||
Memorindaĵoj | Preĝejo de Ĉiuj sanktuloj, Katedralo de sta Stefano, Historia kelaro | ||
Riveroj | Elbo, Ohře | ||
Situo | Litoměřice | ||
- alteco | 136 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 32′ 03″ N 14° 07′ 58″ O (mapo) | ||
Areo | 17,99 km² (1 799 ha) | ||
Loĝantaro | 22 983 (2024) | ||
Denseco | 1 277,54 loĝ./km² | ||
Tabulo | Malsupraohara tabulo | ||
Estiĝo | 1219 - 1228 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 412 01 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0423 | ||
NUTS 5 | CZ0423 564567 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de urbo | 4 | ||
Bazaj setlejunuoj | 26 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Litoměřice | |||
Retpaĝo: www.litomerice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Mlékojedy, Křešice, Trnovany, Žalhostice, Žitenice, Terezín, Malíč, Michalovice, Miřejovice, Hlinná kaj Kamýk.