Fondaĵo Vikimedio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Fondaĵo Vikimedio (angle Wikimedia Foundation) estas ne-profitcela organizaĵo kun sidejo en Usono. Ĝi funkciigas Vikipedion kaj aliajn projektojn de volontuloj, kies celo estas kunhavigi liberan scion tutmonde. Fondaĵo Vikimedio kunhavigas la vizion de Unesko pri mondo, kie scioj estas disponeblaj por ĉiuj, en ilia preferata lingvo, reprezentante la plenan diversecon de homaj spertoj. La “Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj” de Unesko estas bonega ekzemplo[1].
Fondaĵo Vikimedio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Wikimedia Foundation, Inc. | |||||
neprofitcela organizaĵo • karitata organizaĵo | |||||
Komenco | 20-a de junio 2003 vd | ||||
Geografia situo | 37° 47′ 21″ N, 122° 24′ 12″ U (mapo)37.789221944444-122.40341 | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Sidejo | San-Francisko | ||||
Situo | Kalifornio | ||||
| |||||
Celo | libera scio | ||||
Agareo |
open knowledge | ||||
Moto | Imagu mondon en kiu ĉiu unuopa homo povas libere partopreni al la sumo de ĉiuj konoj. Tio estas nia engaĝiĝo. | ||||
Fondinto(j) | Jimmy Wales | ||||
Ĉefestro(j) | Natalia Tymkiv • Jimmy Wales • Florence Nibart-Devouard • Michael Snow • Ting Chen • Kat Walsh • Jan-Bart de Vreede • Patricio Lorente • Christophe Henner • María Sefidari vd | ||||
Membro de | neprofitcela organizaĵo vd | ||||
Lingvoj | |||||
Filioj | Wikimedia, LLC vd | ||||
| |||||
Posedatoj | Vikipedio • Vikifontaro • Vikilibroj • Vikicitaro • Vikiversitato • Vikivojaĝo • Vikimedia Komunejo • Vikinovaĵoj • Vikispecioj • Vikidatumoj • Vikivortaro vd | ||||
Agokampo | Vikipedio • MediaVikio • Vikilibroj • Vikidatumoj • Vikifunkcioj • Vikimedia Komunejo • Vikinovaĵoj • Vikicitaro • Vikifontaro • Vikispecioj • Vikiversitato • Vikivojaĝo • Vikivortaro | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c)(3) | ||||
Vikimediaj projektoj subtenas indiĝenajn komunumojn dokumentante kaj disvastigante sian heredaĵon, historiojn, kulturon kaj lingvojn. Nova tutmonda "Language Diversity Hub" subtenas volontulan partoprenon trans lingvoj[1].
Ĝi estis fondita en 2003 kiel la tegmenta organizaĵo de Vikipedio[2].
Poste ĝi akceptis pliajn projektojn: Vikivortaro, Vikicitaro, Vikilibroj, Vikimedia Komunejo, Vikifontaro, Vikispecioj kaj Vikinovaĵoj. La baza celo estas, en la vortoj de Jimmy Wales, disponigi al ĉiu persono la sumon de homa scio.
Aktuale en 2015, en la fondaĵo laboras pli ol 280 homojn, kun ĉiujaraj enspezoj pli ol 75 milionoj da dolaroj[3]. Lila Tretikov gvidis la Fondaĵon ĝis marto 2016 kiel ĝia administra direktoro, kvankam la 26an de februaro 2016 ŝi sciigis sian eksiĝon efika 31 marto, kiel rezulto de la kontestata Knowledge Engine projekto de la WMF[4][5]. Nuntempe, Katherine Maher estas plenuma direktoro post kiam Lila Tretikov eksiĝis, ekde la junio 2016[6].
Ekzistas la oficiala Esperanta uzanto-grupo de Fondaĵo Vikimedio, kiu nomiĝas Esperanto kaj Libera Scio[7].