Granda Montrealo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Granda Montrealo (france Grand Montréal; angle Great Montreal) estas la metropola areo centrita sur la grandurbo Montrealo. Ĝi havis 3 635 571 loĝantojn laŭ la rezultoj de la censo de 2006, kio faras ĝin la plej loĝata regiono en la provinco Kebekio kaj la dua plej loĝata en Kanado, post la Toronto Metropola Areo [1].
Rapidaj faktoj Metropola areo, metropolitan community of Quebec [+] ...
Granda Montrealo | ||
---|---|---|
Metropola areo | ||
metropolitan community of Quebec [+] | ||
Lando | Kanado | |
Regiono | Kebekio | |
- koordinatoj | 45° 33′ 36″ N, 73° 39′ 36″ U (mapo)45.56-73.66 | |
Akvokolektejo | 3 837,15 km² (383 715 ha) [+] | |
Areo | 3 837,15 km² (383 715 ha) [+] | |
Loĝantaro | 3 979 402 [+] (2019) | |
Denseco | 1 037,07 loĝ./km² [+] [+] | |
Granda Montrealo | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Fermi
La termino Granda Montrealo estas uzata ordinarlingve por rilati al du malsamaj areoj, la censa metropola areo de Montrealo (CMA), determinita de la ŝtata statistika agentejo Statistiko Kanado ; kaj la Montreala Metropola Komunumo (france, Communauté Métropolitaine de Montréal (CMM) kaj angle, Montreal Metropolitan Community), kiu estas gvidita fare de prezidanto (nuntempe la urbestro de Montrealo Gérald Tremblay) [2][3].