Hazmburk
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hazmburk (germane Hasenburg, Burgo de Zajíc, Zajíca burgo, iam ankaŭ Házmburk, aŭ en pli malnovaj fontoj Hanžburek) estas de malproksime videbla bazalta monteto kaj ruino de gotika burgo apud vilaĝo Klapý, 3,5 km nordokcidente de urbo Libochovice. La monteton mem oni iam ankaŭ markas kiel Klapý.
Rapidaj faktoj Lando, Regiono ...
Hazmburk | |
germane: Hasenburg | |
burgo | |
Burgoruino de Hazmburk hodiaŭ | |
Kromnomo: Burgo de Zajíc, Zajíca burgo | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Litoměřice |
Municipo | Klapý |
Monteto | Hazmburk |
Situo | Hazmburk |
- alteco | 418 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 26′ 03″ N 14° 00′ 54″ O (mapo) |
Geologia konsisto | Bazalto |
Stilo | Gotiko |
Materialo | Ŝtono |
Estiĝo | 14-a jarcento |
Posedanto | Lichtenburkidoj devenaj |
Familia burgo de | Zajícidoj |
Por publiko | alirebla |
Plej facila aliro | municipo Klapý |
Adreso | Státní hrad Hazmburk Purkrabská 2 411 17 Libochovice |
Telefono | +420 606 17 50 52 |
Situo de Hazmburk en Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Hazmburk | |
Retpaĝo: www.hrad-hazmburk.cz | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Fermi
La monteto estas dominaĵo de malsupra Poohří kaj ĝi konkurencas eĉ al monto Říp.
La burgo estis sidejo de familio de Zajícidoj ekde la jaro 1335 ĝis la jaro 1558, kiam ĝi sensignifiĝis, samkiel tiutempe la ceteraj burgoj. Post la forlaso ĝi dezertiĝis.
La burgoruino en tempo de romantikismo fariĝis objekto de intereso de ĉeĥaj romantikistoj, kiel ekzemple de Karel Hynek Mácha aŭ de Svatopluk Čech.