Huckleberry Hound
From Wikipedia, the free encyclopedia
Huckleberry "Huck" Hound estas fikcia rolulo de bildliteraturo kaj animacio, nome blua antropomorfa hundo kiu parolas kun sud-usona angla kaj havas trankvilan, dolĉan, kaj bon-intencitan personecon. Li unuafoje aperis en la serio The Huckleberry Hound Show. Tiu kartuno estis unu el ses televidaj spektakloj kiu ricevis Premion Emmy en 1960[1] kiel "Outstanding Achievement in the Field of Children's Programming" (Elstara Atingo en la Kampo de la Programado por Infanoj);[2] nome unua animacia serio kiu ricevis premion.[3]
Huckleberry Hound | |
---|---|
elpensita hundo • fikciulo en televida serio • movbilda persono • Hanna-Barbera character | |
Kreita de | William Hanna |
Verko | Huckleberry Hound |
Informoj | |
Sekso | vira |
Malamikoj | Muttley |
La termino "huckleberry" povas esti slanga esprimo por krudulo aŭ amatoro, aŭ milda esprimo de malaprobo. Plej el liaj kurtoj konsistis en fakto ke Huck klopodas plenumi laborojn en diferencaj kampoj, game el policano al hundokaptisto, kio rezultas en maldungo, ĉu pro malalta persisto aŭ malbona sorto. Huck ne ŝajnas ekzisti en specifa tempoperiodo ĉar li estis romia gladiatoro, mezepoka kavaliro, kaj raketa sciencisto. Li neniam aperis en futurismaj kartunoj, nur tiuj en la nuno aŭ en la pasinto.
Variaj roluloj de Hanna-Barbera estis konataj ĉar rompis la kvaran muron, ofte turnante al vidantaro por fari komentojn kaj apartaĵojn. Huck portis tion iome al ekstremo, kaj grava parto de tipaj kartunoj estis lia flua rakonto pri tio kion pli klopodas plenumi.
Ĝi estis la unua horduona televidprogramo prezentata nur en animacio.
La nomo de Huckleberry estas referenco al la klasika usona romano La Aventuroj de Huckleberry Finn, verkita de Mark Twain. Hanna kaj Barbera preskaŭ nomigis al Urso Jogi kiel "Huckleberry Bear" (Urso Huckleberry).[4]