Ibn al-Ŝatir
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ibn al-Ŝatir aŭ Ibn aŝ-Ŝatir (arabe ابن الشاطر; 1304–1375) estis araba astronomo. Li laboris kiel muŭakkit (موقت, nome religia tempokontrolinto) en la Moskeo de la Umajadoj en Damasko kaj konstruis grandan sunhorloĝon por ties minareto en 1371/72.
Lia ĉefa grava astronomia traktaĵo estis kitab nihajat al-sul fi taŝih al-usul ("La fina demando koncerne al la korekto de principoj"). En ĝi li draste reformis la Ptolemeaj modeloj pri la Suno, Luno kaj planedoj, nuligante la discentrecon kaj la ekvanton enmetante kromajn epiciklojn.
Kvankam lia sistemo estis firme suncentra (li estis nuligante la Ptolemeajn discentraĵojn, dum la matematikaj detaloj de lia sistemo estis identaj al tiuj de la verko de Koperniko nome De revolutionibus.[1] Oni ne scias ĉu Koperniko legis la verkon de ibn al-Ŝatir.