Informadiko
scienco pri teoria fondado de informo kaj komputado / From Wikipedia, the free encyclopedia
Informadiko aŭ informatiko aŭ komputoscienco aŭ informaj teĥnologioj estas la “scienco pri la kolektado, taksado, organizado kaj diskonigo de informoj, ofte helpe de komputiloj.“[1] Historie informadiko evoluis unuflanke el matematiko kiel formala scienco, kaj aliflanke kiel inĝenierarto pro la praktika bezono de rapidaj kaj aŭtomataj kalkuladoj kaj datumprilaborado.