Internacia Ligo de Virinoj por Paco kaj Libereco
internacia feminisa neregistara organizaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Internacia Ligo de Virinoj por Paco kaj Libereco (WILPF - angle Women's International League for Peace and Freedom) estas civila organizo laboranta por paco kaj malarmado de ŝtatoj. La ligo laboras kun la celo "kunigi virinojn de malsamaj politikaj vidoj, filozofiaj kaj religiaj fonoj kiuj estas celkonsciaj studi kaj disvastigi la kialojn de milito kaj labori por permanenta paco" kaj unuigi virinojn ĉirkaŭ la mondo kiuj kontraŭbatalas subpremon kaj seksismo kaj ekspluadon. WILPF havas filiojn en 37 landoj. Ekde 1948, la Internacia Virina Ligo por Paco kaj Libereco estas konsila organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj (konsulta statuso). La Ligo estas unu el la unuaj organizaĵoj en la mondo ricevinta tiun ĉi statuson kaj la unua virina organizo [1]. Internacia Virina Ligo por Paco kaj Libereco estas la plej malnova virina pacorganizo en la mondo [2].
Internacia Ligo de Virinoj por Paco kaj Libereco | ||
---|---|---|
Internasjonal kvinneliga for fred og frihet | ||
ne-registara organizaĵo • virina asocio • internacia organizaĵo | ||
Komenco | 28-a de aprilo 1915 vd | |
Antaŭe | International Committee of Women for Permanent Peace vd | |
Lando(j) | Svislando vd | |
Sidejo | Ĝenevo | |
Fondinto(j) | Jane Addams vd | |
Ĉefestro(j) | Sylvie Jacqueline Ndongmo vd | |
Membro de | Campaign to Stop Killer Robots • Forum Menschenrechte • Deutsches Friedenskartell vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |