Ipomeo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ipomeo[1] (Ipomoea) estas la botanika nomo de genro de plantoj el la familio konvolvulacoj (Convolvulaceae). Pro siaj okulfrapaj floroj kelkaj el la specioj de ipomeo estas uzataj kiel ĝardenplantoj. La florado povas esti tre abunda, precipe kiam la grundo estas sufiĉe sterkita per malnova bovinsterko kaj enhavas iom da kalko. Multaj specioj estas varm-amaj, kaj bezonas, en malvarma klimato, forcejon por bone floradi.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Ipomeo | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ipomoea batatas | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Konvolvulo Convolvulus L. 1753 | ||||||||||
Genro | ||||||||||
Ipomoea | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Fermi
Havante 300 ĝis 500 speciojn, Ipomoea estas la plej granda genro en la familio. La plejmulto de la specioj havas florojn kiuj malfermiĝas nur dum unu tago.