urbo en Ukrainio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ivano-Frankivsko[1] (ukraineІвано-Франківськ) estas grava urbo en Ukrainio – centro de Ivano-Frankivska provinco. La loĝloko en la 2-a jarmilo grandparte estis parto de la Grandduklando Litovio, poste de Pollando-Litovio, kie ĝi ekhavis urborajtojn en 1662, ekde 1772 de Aŭstrio (havante germanan urbonomon Stanislau) kaj ekde 1919 de Pollando (havante polan nomon Stanyslawiw ekde 1919, Stanisławów ekde 1921). Kiel multaj urboj de la regiono, ĝis komenco de la 1940-aj jaroj la urbo estis je granda parto juda kaj jidlingva,[2] ĝia nomo estis סטניבסל (Stanislaŭ aŭ Stanislav, la lasta sono en la Internacia Fonetika Alfabeto estas β). En la ukraina lingvo la urbo neoficiale nomiĝis Stanislav (ukraineСтаніслав), ekde 1919 ĝis 1962 Stanislaviv (ukraineСтаніславів), ekde 1944 kadre de la Ukraina SSR tute oficiale. Ĝi ricevis sian novan ukrainan nomon en 1962 memore al la verkisto Ivan Franko, por plifortigi la ukrainan identecon de la urbo.