Jersey (filmo de 2022)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jersey (hindie जर्सी, IAST: jarsī [ĜARsi]; trad. «ĵerzo», refere al speco de sporta T-ĉemizo) estas barata hindialingva sporto-drama filmo skribita kaj reĝisorita de Gotam Tinanuri, estante sia debuto kiel reĝisoro de hindialingva filmo kaj refilmado de sia telugua filmo de 2019 kun la sama titolo.[6] La kriketaj agoj estas ĥoreografita kaj direktita de Rob Miller el ReelSports. En la filmo rolumas Ŝahid Kapur kiel eksa kriketisto kiu re-ekas ludi pro la deziro de sia filo aĉeti Ĵerzejo-stilan T-ĉemizon, kune kun Mrunal Takur kaj Pankaĝ Kapur.[7][8] La filmon produktis Gita Artoĝ, Produktado Dil Raĝu, Sithara Entertainments kaj Brat Films.[9]
Jersey | |
---|---|
Maldekstre: la geaktoroj Mrunal Takur kaj Ŝahid Kapur; dekstre: la aktoro Vinaj Varma. | |
filmo | |
Produktadlando | Barato |
Originala lingvo | hindia lingvo |
Kina aperdato | 24-a de decembro 2021[1] |
Daŭro | 170 minutoj[2] |
Ĝenro | sportfilmo |
Kameraado | Anil Mehta |
Buĝeto | 80 kroroj ₹[3] |
Reĝisoro(j) | Gowtham Tinnanuri |
Produktisto(j) |
|
Laŭ la verko de | Tinanuri, Jersey (telugue) |
Filmita en | Barato |
Muziko de | Anirud Raviĉander |
Ĉefrolantoj |
|
Distribuo | |
IMDb | |
Oni oficiale anoncis la filmon oktobre de 2019.[10] La ĉefa filmado komencis en Ĉandigaro en decembro 2019 kaj finiĝis en decembro 2020, kun prokrastoj kaŭzitaj de la kovima pandemio. Oni komence intencis publikigis la filmon en la kinejoj la 28-an de aŭgusto 2020, sed ankaŭ tiu dato spertis multoblajn prokrastojn pro la pandemio. La filmo fine aperis el la kinejoj la 22-an de aprilo 2022. Malgraŭ pozitivaj recenzoj de la kritikantoj kaj laŭdo por la aktorado de Ŝahid Kapur, Jersey ne multe sukcesis el komerca vidpunkto.