Karakumo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Karakumo (Kara-Kumo, ruse Каракумы, turkmene Garagum, uzbeke Qoraqum, laŭvorte Nigra sablo) estas dezerto en Centrazio. Kune kun la najbara Kizilkumo (Ruĝa sablo) ĝi okupas la plej grandan parton de la mallevejo de Turan.
Rapidaj faktoj turkmene Garagum, Lokigo ...
Karakumo | ||
---|---|---|
turkmene Garagum | ||
Karakumo sur mapo de Turkmenio. Rigardo de sputniko | ||
Lokigo | ||
Lando | Turkmenio | |
Geografia situo | 39° 52′ 53″ N, 59° 18′ 55″ O (mapo)39.88138888888959.315277777778 f1 | |
Trajtoj | ||
Speco | sabla | |
Areo | 350 000 km² f4 | |
Minimuma temperaturo | — 5 ĝis + 3°Сdep1f9 | |
Maksimuma temperaturo | 28 ĝis 34°Сdep1f10 | |
Risurcoj | ||
Lagoj | Lago Sarykamiš | |
Kanaloj | Karakuma kanalo | |
Oazoj | Teĝena oazo | |
| ||
Fermi
Karakumo situas okcidente de rivero Amudarja kaj krom la norda rando (uzbekia) apartenas al Turkmenio. Ĝi okupas areon de 400.000 km². La regiono estas ekstreme arida. En la sudo trapasas ĝin la Karakum-kanalo, kiu estas la plej longa irigacia kanalo en la mondo (1445 km longa), kiu estis ekkonstruita en 1950 por irigacii la landon[1].