Karl Kautsky
ĉeĥa filozofo kaj politikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Karl Johann KAUTSKY, esperantigita Karlo Kaŭcko (naskiĝis la 16-an de oktobro 1854 en Prago, mortis la 17-an de oktobro 1938 en Amsterdamo) estis ĉeĥa filozofo kaj politikisto de parte aŭstra-germana etneco. Lia patrino Minna (naskonomo Jaich) estis aŭstra aktorino kaj verkistino, lia patro Jan Kautsky ĉeĥa teatra pentristo.
Li studis en Akademisches Gymnasium en Vieno[1].
Kautsky forte kontraŭis la etnan diskriminacion en la habsburga regno. En Germanio li aktivis en la socialdemokrata movado. Post la unua mondmilito kaj la Novembra Revolucio li estis vicsekretario de la ministerio pri eksteraj aferoj kaj estro de la "sociiga komisiono" (Sozialisierungskommission). Li estis amiko de Roza Luksemburg.
Pro la germana naziismo li elmigris al Nederlando, kie li mortis en 1938.