Klorofitoj
biologia taksono / From Wikipedia, the free encyclopedia
Klorofitoj[1] (science: Chlorophyta) estas subgrupo de verdaj algoj. La nomo estas utiligita en du tre malsamaj signifoj depende de aŭtoro.[2][3]
[4] En pli aĝaj klasifiksistemoj, ĝi rilatas al tre parafiletika grupo de ĉiuj verdaj algoj ene de la verdaj plantoj (Viridiplantae), kaj tiel inkludas proksimume 7 000 speciojn[5][6] de plejparte akvaj fotosintezaj eŭkariotaj organismoj. Kiel la teroplantoj (briofitoj kaj trakeofitoj), verdaj algoj enhavas klorofilojn a kaj b, kaj stokas nutraĵon en formo de amelo[5] en siaj plastidoj. En pli novaj klasifikoj, ĝi rilatas al unu el la du kladoj konsistigante la Viridiplantae, kiuj estas la klorofitoj kaj la streptofitoj aŭ karofitoj.[7][8] En tiu signifo ĝi inkludas nur proksimume 4 300 speciojn.[4]