Kolorigita oro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pura oro estas iome ruĝetflava,[1] sed oni povas produkti kolorigitan oron en variaj aliaj koloroj kaj nuancoj.
Kolorigitaj oroj povas esti klasitaj en tri grupoj:[2]
- Alojoj kun arĝento kaj kupro en variaj proporcioj, produktantaj blankajn, flavajn, verdajn kaj ruĝajn orojn; tipe maleeblaj alojoj
- Intermetalaj komponaĵoj, produktantaj bluajn kaj purpurajn orojn, same kiel aliajn kolorojn. Tiuj estas tipe rompiĝemaj sed povas esti uzataj kiel juveloj kaj inkrustaĵoj
- Surfacaj traktadoj kiaj oksidaj tavoloj
Pura oro 100% estas 24 karatoj laŭ difino, kaj tiele kolorigitaj oroj estas malpli ol tio, kaj plej oftaj estas 18K (75%), 14K (58%), kaj 9K (38%).