Kolumba interŝanĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kolumba interŝanĝo aŭ Granda interŝanĝo estis la disvastigita transdono de animaloj, plantoj, kulturo, homaj loĝantaroj, teknologio, kaj de ideoj inter la hemisferoj de Ameriko kaj Afrik-Eŭrazio en la 15a kaj 16a jarcentoj, rilate al la fare de eŭropanoj koloniigo kaj komerco post la veturoj de Kristoforo Kolumbo el 1492.[1] Kvankam plej verŝajne senintence tiam, komunikeblaj malsanoj estis kromprodukto de tiu interŝanĝo.
La kontakto inter la du areoj cirkuligis ampleksan varion de novaj kultivaĵoj kaj brutaro, kiuj eltenis pliigon de loĝantaroj en ambaŭ hemisferoj, kvankam malsanoj dekomence okazigis subitajn malpliiĝojn en la nombroj de la indianoj. Komercistoj revenis al Eŭropo kun maizo, terpomoj, kaj tomatoj, kiuj iĝis tre gravaj kultivaĵoj en Eŭropo ĉirkaŭ la 18a jarcento. Simile, eŭropanoj enkondukis maniokon kaj arakidojn al tropikaj Azio kaj Okcidenta Afriko, kie ili floris sur grundoj kiuj antaŭe ne produktis grandajn rikoltojn.
La termino estis unuafoje uzata en 1972 de la usona historiisto Alfred W. Crosby en sia libro pri media historio nome The Columbian Exchange.[2] Ĝi estis rapide adoptita de aliaj historiistoj kaj ĵurnalistoj kaj iĝis amplekse konata.