Komputila presilo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Komputila presilo[1] aŭ printilo[2] estas flankaparato uzata por surpaperigi informojn el komputilo. La historio de komputilaj presiloj komenciĝas kun Charles Babbage, kiu en 1822 inventis la Difference Engine. La komputilo havis aparaton por aŭtomate presi rezultojn de komputado.[mankas fonto]
Komputilajn presilojn eblas disdividi laŭ sekvantaj, sed ne nuraj, grupoj:
- Laŭ principo de presado: literrada presilo, nadlara presilo (aŭ matrica presilo), lasera presilo, lumdioda presilo, likvokristala presilo, inkŝpruciga presilo (aŭ ŝprucopresilo, kiu presas per piezoŝpruciga aŭ termoŝpruciga procedo), sublimacia presilo, varmopresilo, 3D-presilo
- Laŭ koloreco: unukolora presilo, plurkolora presilo
- Laŭ kvanto da uzantoj: persona, reta, interreta presilo
- Laŭ destino: oficeja presilo, fotopresilo, plotter
- Laŭ tipo de kartoĉo: skanila kartoĉo, kuna kartoĉo, apartaj kartoĉoj
- Laŭ kvanto da koloraj kartoĉoj: 2, 3, 4, 6 aŭ 8 kartoĉoj
- Laŭ komuteblo: presilo komutebla al komputilo aŭ al fotilo
- Laŭ portebleco: portebla aŭ neportebla presilo