![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c3/Cornus_sanguinea_fruits.jpg/640px-Cornus_sanguinea_fruits.jpg&w=640&q=50)
Kornusacoj
familio de plantoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
La kornusacoj[2] (latine Cornaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo kornusaloj (Cornales). Ĝi enhavas 12 genrojn kaj ĉirkaŭ 120 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas kornuso[2].
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
kornuso Cornus L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Fermi
![Cornus suecica.jpg](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3c/Cornus_suecica.jpg/320px-Cornus_suecica.jpg)
Tiuj plantoj estas arboj aŭ arbedoj, nur malofte lianoj, moltigaj plantoj. La ofte simplaj folioj sidas kontraŭe. La plimulto de la specioj vivas en Nord-Ameriko kaj en Azio sub la kontinenta klimato. La infloresko estas ŝajnombrelo, kapeto, paniklo. La floroj estas etaj 4-5 partaj kun kaliko, korolo. La stamenoj staras en unu rondo. Frukto estas drupo aŭ malofte bero.