Kvanto de viktimoj de la unua mondmilito
From Wikipedia, the free encyclopedia
La diversaj nombroj de viktimoj de la unua mondmilito dependas el la fontoj kaj konsideroj pri kiuj mortintoj (vunditoj, forpelitoj ktp.) rilatas rekte al la milito aŭ ne. Ĝenerale oni konsideras, ke dum lukto mortis naŭ milionoj (po ses mil ĉiutage), kio estas multege pli ol antaŭaj militoj. Ekzemple oni komparu kun la Napoleonaj Militoj en kiuj mortis ĉirkaŭ du milionoj da personoj laŭlonge de 25 jaroj! Terure estas konsideri, ke mortis, krom luktintoj ĉirkaŭ 12 milionoj da civiluloj konsekvence de la milito: genocidoj, malsatego, bombadoj, ŝipvrakoj, amasaj elpeladoj, epidemioj...
Ĉar ekde la printempo de 1918 etendiĝis kaj tra Eŭropo kaj transoceane la nomita hispana gripo. En Berlino, Vieno aŭ Parizo estis miloj da viktimoj. En Londono la gazetaro informis, ke en oktobro jam estis mortintaj 2,225, tio estas pli ol dummilite sub bombado. Totale oni parolas pri pli ol 40 milionoj da mortintoj: ĉirkaŭ 15 milionoj en Hindio,3 % el la total apopulacio en Madagaskaro, en Italio ĉirkaŭ 400,000; en Hispanio ĉirkaŭ 300,000.[1]