Ĝi havas areon de 557km² kaj situas je alto de ĉirkaŭ 700msm. Ĝi menciindas pro sia profundo kaj siaj sep branĉoj: Campanario, de la Tristeza, Blest, Machete, del Rincón, Última Esperanza kaj Huemul. Ĝi rilatas al aliaj pli malgrandaj lagoj, kiaj la Gutiérrez (16,4km²), la Moreno (16,4km²), la Espejo kaj la Correntoso (27km²). Ĝi nutriĝas el malglaciiĝo kaj konstituas la ekfluejon de la rivero Limay. Atingas 464m de maksimuma profundo. En ĝi estas diversaj insuloj, el kiuj la plej granda kaj grava pro turisma aktiveco estas la insulo Viktorio, de 31km².