La Nacia Parko Nahuel Huapi estas etenda areo protektita situanta sudokcidente de la provinco Neŭkeno okcidente de la Río Negro, en la Patagonio de Argentino. La protektita areo je nacia nivelo de la Nahuel Huapi —de totalo de 709474ha— subdividiĝas en tri zonoj de diferenca grado de protektado. La unua el tiuj estas la Nacia Parko Nahuel Huapi, kun 473352ha kaj kun plej bona konservostato; la dua estas la Nacia Rezervejo Nahuel Huapi, de 160686ha, situanta oriente de la unua sed kun konservostato ege diferenca el tiu de la parko, posedas kategorion malpli striktan ol tiu antaŭa ĉar estas ĉefe en privataj areoj. Tiu lasta subdividiĝas en du naciaj rezervejoj nome Zona Centro kaj Zona Gutiérrez.[1] Fine la tria zono estas la strikta natura rezervejo Nahuel Huapi, de 75436ha, distribuitaj en 6 sektoroj difinitaj de la dekreto N.° 2149/90 de 10a de oktobro de 1990 kiu,[2] pro siaj biologiaj karakteroj, devas ĝui de protektogrado multe pli rigora.[3] Formas parton de la Biosfera Rezervejo Anda-Nordpatagonia ekde 2007.[4]