Lago Poopoo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La lago Poopoo aŭ lago Poopo (hispane Lago Poopó) estas granda salakva lago situanta en neprofunda depresio de la montoj de Altebenaĵo Altiplano en Bolivio je altitudo de proksimume 3,700 metroj. Ĉar la lago estas longa kaj larĝa (90 km por 32 km) ĝi formas la orientan duonon de la Departemento Oruro, nome minregiono de sudokcidenta Bolivio. La konstanta parto de la lago kovras proksimume 1,000 km². La lago ricevas plej el sia akvo el la rivero Desaguadero kiu fluas el la Lago Titikako ĉe la norda pinto de Altiplano. Ĉar la lago ne havas alian ĉefan akvokvanton ĝi havas ĉefan profundon de ne pli ol 3 m, kaj ties surfaca areo ege varias.[1]
Rapidaj faktoj Estas, Alfluantoj ...
Lago Poopoo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Alfluantoj | |||||
- alfluanto | Rivero Desaguadero | ||||
Situo | Bolivio | ||||
- alteco | 3 686 m [+] | ||||
- koordinatoj | 18° 46′ 55″ S, 67° 1′ 29″ U (mapo)-18.781944444444-67.024722222222 [+] | ||||
Longo | 84 km (52.2 mi) | ||||
Larĝo | 53 km (32.93 mi) | ||||
Averaĝa profundo | 3 m | ||||
Akvokolektejo | 27 700 km² (2 770 000 ha) | ||||
Areo | 1 340 km² (134 000 ha) [+] | ||||
|
|||||
Lago Poopoo | |||||
Vikimedia Komunejo: Poopó Lake [+] | |||||
Fermi
La lago estis deklarita loko por konservado laŭ la Ramsar-Interkonsento.[2]