Libera programaro
programoj, kiuj estas libere uzeblaj, distribueblaj kaj ŝanĝeblaj laŭ certaj reguloj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Libera programaro estas programaro kiu estas libere uzebla, distribuebla kaj ŝanĝebla laŭ la sekvaj specoj
Rapidaj faktoj speco de programaro, freely redistributable software • fontkodo-havebla programaro • programaro • libera verko ...
Libera programaro | ||
---|---|---|
speco de programaro | ||
freely redistributable software • fontkodo-havebla programaro • programaro • libera verko | ||
Fermi
- La libereco por uzi la programon, por iu ajn celo (libereco 0).
- La libereco por studi kiel la programo funkcias, kaj ŝanĝi ĝin por viaj bezonoj (libereco 1). Dispono pri la fontkodo de la programo estas antaŭkondiĉo por tio ĉi.
- La libereco por disdoni kopiojn, do vi povas helpi vian najbaron (libereco 2).
- La libereco por plibonigi la programon, kaj disdoni viajn plibonigojn al la publiko, por helpi ĉiujn (libereco 3). Atingo al la fontkodo estas antaŭkondiĉo por tio ĉi.
Liberan programaron subtenas kaj stimulas la libera programaro-movado. La iniciatinto de tiu movado estas Richard Stallman, kiu fondis organizon Fondaĵo por Libera Programaro (Free Software Foundation) por antaŭenigi ĝin. Ili promesas al ni ke Libera Programaro konservas la kvar suprajn specojn de libereco, por la uzantoj de la programaro.