Ligo de Arabaj Ŝtatoj
Politika ligo en Arabaj Ŝtatoj en Nordafriko, Korno de Afriko, kaj Sudokcidenta Azio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Araba Ligo, aŭ Ligo de Arabaj Ŝtatoj (arabe الجامعة العربية, al-Ĝāmiʻa al-ʻArabijja) estas politika ligo de arabaj ŝtatoj en Nordafriko, la Korno de Afriko kaj Sudokcidenta Azio. Ĝia oficiala celo estas "proksimigi la rilatojn de la membroŝtatoj kaj kunordigi kunlaboradon inter ili, defendi ilian sendependecon kaj memregadon, kaj pristudi el ĝenerala vidpunkto la aferojn kaj interesojn de arabaj landoj".[1]
Ligo de Arabaj Ŝtatoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
regiona organizaĵo • politika unio • internacia organizaĵo | |||||
Komenco | 22-a de marto 1945 vd | ||||
Geografia situo | 30° 2′ 41″ N, 31° 13′ 59″ O (mapo)30.044631.2331 | ||||
Sidejo | Headquarters of the Arab League | ||||
| |||||
Fondinto(j) | Egiptio • Irako • Jordanio • Libano • Sauda Arabio • Sirio • Jemeno vd | ||||
Ĉefestro(j) | Ahmed Aboul Gheit • Abdul Rahman Hassan Azzam • Abdul Ĥalek Hasuna • Mahmud Riad • Ĉedli Klibi • Lion Lion • Amr Musa • Nabil el-Arabi vd | ||||
Lingvoj | |||||
Filioj | Araba Monunua Fonduso • Arab Air Carriers Organization • Araba Ligo Eduka, Kultura kaj Scienca Organizaĵo • Arab Parliament vd | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Ĝi oficiale fondiĝis la 22-an de marto 1945 en Kairo, per la Pakto por la Araba Ligo. Ĝiaj tiamaj ses membroj estis Egiptio, Irako, Transjordanio (kiu iĝis Jordanio en 1946), Libano, Sauda Arabio kaj Sirio.[2] Jemeno aliĝis kiel membro la 5-an de majo 1945. Nuntempe la oficiala ĉefa sidejo de la Ligo plu estas en Kairo, kvankam dum la periodo ekde 1979 ĝis 1989 ĝi provizore translokiĝis al Tunizo, ĉar Egiptio estis forbarita de la Ligo pro sia sinteno al Israelo.
Hodiaŭ, la asocio konsistas el 22 membrolandoj, kvankam la partopreno de Sirio estis suspendita ekde Novembro 2011, kiel konsekvenco de la registara subpremado farita dum la Siria enlanda milito.[3]; kvar kromaj landoj havas la rajton de observantoj. La du ĉefaj landoj en la Ligo estas Egiptio, kiu havas la plej multenombran loĝantaron, kaj Sauda Arabio, kiu plej riĉas.
Jam en 1945 la Ligo klopodis malebligi la estigon de la lando Israelo, kaj en 1947 ĝi deklaris militon. Ĝi ricevis oficialan agnoskon de la Unuiĝintaj Nacioj en 1958. En 2002 la Ligo restarigis siajn rilatojn kun Israelo, interŝanĝe de cedo de teritorio.
La du grandaj nuntempaj demandoj de la Ligo estas la rilatoj inter Israelo kaj Palestino kaj la demando de araba unuiĝo: kvankam estas 200 milionoj da araboj, kiuj posedas la plejmulton de la nafto en la mondo, ili estas averaĝe malriĉaj kaj malfortaj, kaj politike disigitaj inter 22 landoj.
Pere de institucioj kiaj ekzemple la Instrua, Kultura kaj Scienca Organizo de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj (ALECSO) kaj la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro de Araba Ekonomia Unuigo de la Araba Ligo (CAEU), la Araba Ligo faciligas politikajn, ekonomiajn, kulturajn, sciencajn kaj sociajn programojn dezajnitajn por reklami la interesojn de la araba mondo.[4][5] Ĝi funkciis kiel forumo por la membroŝtatoj por kunordigi iliajn strategiajn poziciojn, por konsiliĝi en aferoj de ofta koncerno, por solvi kelkajn arabajn disputojn, kaj por limigi konfliktojn kiel ekzemple ĉe la Libana krizo en 1958. La ligo funkciis kiel platformo por la redaktado kaj konkludo de multaj gravaj dokumentoj antaŭenigantaj ekonomian integriĝon. Unu ekzemplo estas la Komuna Araba Ekonomia Agad-Ĉarto), kiu skizas la principojn por laborpraktikado en la regiono.
Ĉiu membroŝtato havas nur unu voĉdonon en la Ligo-Konsilio, dum decidoj ligas nur por tiuj ŝtatoj kiuj voĉdonis por ili. La celoj de la ligo en 1945 devis fortigi kaj kunordigi la politikajn, kulturajn, ekonomiajn, kaj sociajn programojn de ĝiaj membroj, kaj mediacii disputojn inter ili aŭ inter ili kaj triaj partioj. Krome, la subskribo de interkonsento pri Komuna Defenda and Ekonomia Kunlaborado la 13-an de aprilo 1950 devige enkondukis la subskribintojn al kunordigo de armeaj defend-iniciatoj. En la komenco de la 1970-aj jaroj, la Ekonomia Konsilio de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj prezentis proponon krei la Komunajn Arabajn Kamerojn de Komerco trans la eŭropaj ŝtatoj. Tio kondukis, sub la dekreto de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj no. K1175/D52/G, al la decido de la arabaj registaroj por starigi la araban britan komercan ĉambron al kiu estis postulita: "antaŭenigu, apogu kaj faciligu duflankan komercon" inter la araba mondo kaj ĝia plej grava komerca partnero, nome Britio.
La Araba Ligo ankaŭ ludis rolon en formado de lernejaj temaroj, avancante la rolon de virinoj en la arabaj socioj, antaŭenigante infansubtenon, instigante junecajnn kaj sportajn programojn, konservante araban kulturan heredon, kaj kreskigante kulturajn interŝanĝojn inter la membroŝtatoj. Legopovigaj kampanjoj estis lanĉitaj, menslaboroj reproduktiĝis, kaj moderna teknika terminologio estas tradukita por la uzado ene de membroŝtatoj. La ligo instigas al iniciatoj kontraŭ krimo kaj drogmanio, kaj traktas labortemojn - precipe inter la elmigranta araba laboristaro.