Linio 11 de la metroo de Parizo
linio de la metroo de Parizo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La linio 11 de la metroo de Parizo estas unu el la 16 metrolinioj de Parizo, la ĉefurbo de Francio. Ĝi kunigas la stacion Mairie des Lilas nordoriente al Châtelet, kerne de Parizo. Ĝi estas la plej mallonga el ĉiuj linioj sendepende administrataj (la linio 3bis kaj la linio 7bis estas administrataj respektive de la linio 3 kaj de la linio 7).
Rapidaj faktoj M11, Superrigardo ...
M11 | |
---|---|
2 vagonaroj MP 59 sur linio 11 en Châtelet | |
Superrigardo | |
Numero de linio | M11 |
Sistemo | Metroo |
Paso de fervojo | |
Trafikado | |
Trafikanto | RATP |
Historio | |
Malfermo | 1935 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 6,3 km |
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) |
Stacioj de la fervojlinio | |
13 stacioj | |
Fermi
Male de plejmultaj parizaj metrolinioj, la linio 11 ne estis menciita en la originala, 19-a jarcenta skemo. Ĝi estis konstruita en la 1930-aj jaroj por anstataŭi la tramon de la kvartalo Belleville.