Listo de barataj Nobel-premiitoj
Listartikolo en Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ekde ĝia starigo en 1901, la Nobel-premion ricevis totalo de 904 individuoj (852 viroj kaj 52 virinoj) kaj 24 organizoj (datenoj de 2018).[1] Inter la ricevintoj, 11 estas baratanoj (kvar barataj civitanoj kaj sep el ili kun barata deveno aŭ eksterlandanoj loĝantaj en Barato). Rabindranat Tagore estis la unua baratano kiu ricevis la premion kaj ankaŭ la unua premiita aziano (en 1913). Patrino Teresa estas la nura virino inter la listo de ricevintoj.[2] Ŝri Aŭrobindo, la barata poeto, filozofo, naciisto kaj ellaboranto de integra jogo, estis nomumita sensukcese por la Nobel-premio pri Literaturo en 1943 kaj por la Nobel-premio pri Paco en 1950.[3][4]
La 1-an de decembro 1999, la norvega Nobela Komitato konfirmis, ke Mahatma Gandi estis nomita sensukcese por la Paca Premio kvin fojojn (de 1937 al 1939, en 1947 kaj kelkajn tagojn antaŭ ol li estis murdita en januaro 1948).[5] En 2006, Geir Lundestad, la tiama sekretario de norvega Nobel-komitato, citis ĝin kiel «la plej granda preterlaso en nia 106-jara historio».[6][7][8]