Ludmila de Bohemio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ludmila (ĉirkaŭ 860[1] – la 15-an de septembro 921,[1] remparburgo Tetín) estis la edzino de la unua historie dokumentita Přemyslido, princo Bořivoj la 1-a, la patrino de princo Vratislav la 1-a, la avino de sankta Venceslao kaj kronologie la unua ĉeĥa sanktulino.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Ludmila de Bohemio | ||
---|---|---|
Ĉeĥa princino | ||
Sankta Ludmila, eltranĉo el Votiva bildo de Jan Očko z Vlašimi | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 860 en Mělník | |
Morto | 15-an de septembro 921 (0921-09-15) en Tetín | |
Mortis pro | strangolado • hommortigo vd | |
Tombo | St. George's Basilica vd | |
Familio | ||
Patro | Slavibor vd | |
Edz(in)o | Bořivoj la 1-a vd | |
Infanoj | Spytihněv la 1-a • Vratislav la 1-a vd | |
Profesio | ||
Okupo | aristokrato vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
Ludmila estas unu el la ĉefaj antaŭuloj de la ĉeĥaj regantoj kaj ĉeĥaj reĝinoj. Dum ŝia vivo estis metitaj bazoj al kristanigo de Bohemio kaj ankaŭ bazoj de la potenco de Přemyslidoj. Ŝia vivo estis priskribita en vico da legendoj pri la ĉeĥa historio en la 9-a kaj la 10-a jarcentoj.