Mariánské Lázně
urbo en Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Mariánské Lázně (ĝis 1945 germane Marienbad) estas banloka urbo kun 14 225 loĝantoj (2024), situanta en okcidenta Bohemio. Komune kun la proksimaj urboj Karlovy Vary (germane Karlsbad) kaj Františkovy Lázně (germane Franzensbad) ĝi apartenas al la plej signifaj banlokaj urboj en Ĉeĥio kaj al signifaj centroj de vojaĝtrafiko. Fonta kaj torfeja banloko kuracas malsanojn de renoj, spirorganoj kaj urinorganoj, haŭtmalsanojn, artikmalsanojn kaj malsanojn de metabolo. La fontoj, markataj kiel naturmineralakvoj, havas altan enhavon de karbondioksido kaj kelkaj ankaŭ eĉ de fero kaj ili estas malvarmaj. Nuntempe ĉi tie estas pli ol 40 fontoj (la plej konataj estas Kruca fonto, Mariana fonto/Fonto de Maria, Fonto de Ferdinando, Fonto de Rudolfo, Arbara fonto, Fonto de Karolina ka.). Oni aranĝas ĉi tie vicon da kulturaj agadoj, ekz. Muzikfestivalo de Chopin.
Mariánské Lázně | |||
germane Marienbad | |||
urbo | |||
Kolonaro kun Kantanta fontano | |||
|
|||
Oficiala nomo: Mariánské Lázně | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary | ||
Distrikto | Distrikto Cheb | ||
Administra municipo | Mariánské Lázně | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Subbohem. montetaro | ||
Konata loko | Kruca Kolonaro | ||
Fontano | Kantanta fontano | ||
Rivero | Úšovický potok | ||
Situo | Mariánské Lázně | ||
- alteco | 578 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 57′ 52″ N 12° 42′ 04″ O (mapo) | ||
Areo | 51,81 km² (5 181 ha) | ||
Loĝantaro | 14 225 (2024) | ||
Denseco | 274,56 loĝ./km² | ||
Fondo | 1197 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 353 01 | ||
NUTS 3 | CZ041 | ||
NUTS 4 | CZ0411 | ||
NUTS 5 | CZ0411 554642 | ||
Katastraj teritorioj | 4 | ||
Partoj de urbo | 6 | ||
Bazaj setlejunuoj | 17 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Mariánské Lázně | |||
Retpaĝo: www.marianskelazne.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Valy, Zádub-Závišín, Trstěnice, Chodová Planá, Vlkovice, Velká Hleďsebe, Mnichov, Prameny, Lázně Kynžvart kaj Drmoul.