Max Eitingon
From Wikipedia, the free encyclopedia
Max EITINGON (naskiĝis la 26-an de junio 1881, mortis la 30-an de julio 1943) estis belorusi-germana medicina doktoro kaj psikoanalizisto, kiu ludis gravan rolon en la establado de la instituciaj parametroj de la psikoanalizaj edukado kaj trejnado.[1]
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Max Eitingon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de junio 1881 (1881-06-26) en Mahiljoŭ |
Morto | 30-an de julio 1943 (1943-07-30) (62-jaraĝa) en Jerusalemo |
Tombo | Juda tombejo de la Olivarba Monto |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Sovetunio • Germana Regno |
Alma mater | Universitato de Lepsiko |
Familio | |
Patro | Chaim Eitingon |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • psikoanalizisto |
Fermi
Eitingon estis kunfondinto kaj prezidanto el 1920 ĝis 1933 de la Berlina Psikoanaliza Polikliniko. Li estis ankaŭ direktoro kaj patrono de la Internationaler Psychoanalytischer Verlag (1921-1930), prezidanto de la Internacia Psikoanaliza Asocio (1927-1933), fondinto kaj prezidanto de la Internacia Trejnkomitato (1925-1943), kaj fondinto de la Palestina Psikoanaliza Societo (1934) kaj de la Psikoanaliza Instituto de Israelo.[2]