Mrągowo
urbo en nuntempa Pollando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Mrągowo (antaŭa nomo: Ządzbork, Ządźbork, Żądzbork; germane: Sensburg; prapruse: Sēinits) estas urbo en la provinco (vojevodio) Varmio-Mazurio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de samnoma distrikto Mrągowo. Ĝis la jaro 1945 la urba teritorio estis germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj estis la suda parto de la historia regiono Orienta Prusio. Fine de 2021 en la urbo vivis 21 325 loĝantoj.[1]
Rapidaj faktoj urba komunumo de Pollando, Ĝemelurboj ...
Mrągowo | |||||
germane: Sensburg | |||||
Flago | Blazono | ||||
urba komunumo de Pollando | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo | |||||
Provinco | Varmio-Mazurio | ||||
Distrikto | Distrikto Mrągowo | ||||
Komunumo | Komunumo Mrągowo | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Fondita en | 1348 | ||||
Urborajtoj | 1444 | ||||
Koordinatoj | 53° 52′ N, 21° 18′ O (mapo)53.86666666666721.3 | ||||
Alto super la marnivelo | 200 m | ||||
Areo | 14,8 km² | ||||
Loĝantaro | 21325 (en 2021) | ||||
Loĝdenso | 1 441 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 11-700 do 11-709 | ||||
Telefona antaŭkodo | 89 | ||||
Aŭtokodo | NMR | ||||
TERYT | 6283610011 | ||||
Estro | Otolia Anna Siemieniec | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | ul. Królewiecka 60a | ||||
Poŝtkodo de estraro | 11-700 | ||||
Telefono de estraro | 89 741-32-56 | ||||
Fakso de estraro | 89 741-28-74 | ||||
Ĝemelaj urboj | (Germanio) Grünberg (Germanio) Waren (Germanio) Remscheid (Pollando) Limanowa | ||||
Komunuma retejo | http://www.mragowo.um.gov.pl | ||||
Fermi
La urbo, nun populara turisma kaj ripoza centro en la regiono Mazurio, estas konata ĉefe pro la jam de la jaro 1982 ĉiujare organizita Pikniko Kontreo.