Muzacoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La muzacoj[2], aŭ bananacoj[mankas fonto] (latine Musaceae) estas planta familio el unukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo zingibraloj (Zingiberales). Ĝi enhavas 2 aŭ 3 genrojn laŭ la aŭtoroj kaj ĉirkaŭ 80 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas muzo, ankaŭ nomata bananujo[2].
Muzacoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Musa acuminata | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
muzo Musa L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La origina hejmregiono estas la Malnova Mondo. Hodiaŭ ekzistas bananoj ĉie en senfrostaj regionoj de la mondo. Ekzistas aro da specioj kaj hibridoj, kies kulturvarioj estas uzataj. Famega estas la banano kiel tropika frukto.En tropikaj labdoj la bananaj fruktoj ludas gravan rolon kiel legomo kaj amelriĉan almanĝaĵon. Krome oni gajnas el Musa- kaj Ensete-specioj fibrojn. Oni manĝas kuiritajn plantpartojn de Ensete ventricosum. Kelkaj specioj estas uzataj kiel s ornamplantoj.[4][5]