Mülheim
komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Mülheim ĉe Ruhr estas eksterdistrikta urbo en la okcidenta ruhr-regiono en Nordrejn-Vestfalio. Mülheim ĉe Ruhr konektas – kiel „ĉerivera urbo““ – Duseldorfon kaj la Ruhr-regionon. Kiel ununura urbo rekte ĉe Ruhr-rivero ĝi nomas sin ankaŭ „ĉerivera urbo“.
blazono | mapo | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
devizo | |||||||
Mölm boven aan ! (Mülheim ganz vorn, laŭsence Mülheim antaŭe) | |||||||
bazaj faktoj | |||||||
federacia lando: | Nordrejn-Vestfalio | ||||||
distriktaro: | Duseldorfo | ||||||
deviga regiona ligo: | Rejnlando | ||||||
libervola regiona ligo: | regiona ligo Ruhr | ||||||
distrikto: | eksterdistrikta urbo | ||||||
areo: | 91,26 km² | ||||||
loĝantoj: | 169 917 (31-a de decembro 2005) [1] | ||||||
loĝodenso: | 1.862 loĝantoj po km² | ||||||
alteco: | 26,0 bis 152,7 m super marnivelo | ||||||
poŝtkodoj: | 45468-45481 (malnove: 4330) | ||||||
kodo: | 0208 | ||||||
geografia situo: | 51° 26' N, 6° 53' O | ||||||
aŭtokodo: | MH | ||||||
UN/LOCODE: | DE MUH | ||||||
oficiala kodo: | 05 1 17 000 | ||||||
urba subdivido: | 3 urbdistriktoj kaj
9 urbopartoj | ||||||
adreso de la urba administrado: | Bürgeramt Löhstraße 22-26 45468 Mülheim–Ruhr | ||||||
retpaĝo: | http://www.muelheim-ruhr.de | ||||||
retadreso: | info@stadt-mh.de | ||||||
politiko | |||||||
urbestro: | Ulrich Scholten (SPD) | ||||||
ŝuldoj: | 57,7 Mio € sen propraj entreprenoj 441,5 Mio € kun propraj entreprenoj (stato: 1-a de januaro 2006) | ||||||
loĝantaro | |||||||
stato de senlaboreco: | 9.175 (stato: 30-a de junio 2006) | ||||||
kvoto de senlaboreco: | 11,3 % (stato: 30-a de junio 2006) [2] | ||||||
kvoto de eksterlandanoj: | 9,77 % (Stand: 30. Juni 2005) | ||||||
aĝostrukturo: |
|
La urbo estas inter la metropoloj Duseldorfo (Düsseldorf), Asindo (Essen) kaj Duisburg/Oberhausen. La koncesiigo de la urbaj privilegioj okazis en 1808. Jarcenton poste la nombro de loĝantoj transpasis la decidan limon farante Mülheim ĉe Ruhr grandan urbon kaj hodiaŭ, nelonge antaŭ la 100-jara jubileo, kun ĉirkaŭ 170.000 loĝantoj ĝi estas unu el la pli malgrandaj ĉefurboj de la lando.
Kiel unua Ruhr-regiona ĉefurbo Mülheim iĝis senmineja urbo pro la retiriĝo de la karbominado dum la sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento kaj pro tio ĝi estis devigata pli frue ol la aliaj Ruhr-regionaj urboj majstri la strukturŝanĝon. La iama leda kaj minejmetalurgia urbo sukcese plenumis la ŝanĝon al multbranĉa ekonomiloko. Mülheim ĉe Ruhr estas sidejo de du Max-Planck-Institutoj (esplorinstitutoj).
La ekonomiloko Mülheim ĉe Ruhr estas laŭ federacivasta rangigo la plej sukcesa urbo en la Ruhr-regiono. Krome la „ĉerivera urbo“ pro 50 elcentoj da herbejaj kaj arbaraj areoj estas alloga loĝoloko inter Duseldorfo kaj la Ruhr-regiono