Nasir ad-Din at-Tusi
persa astronomo kaj multfakulo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Naṣīr ad-Dīn aṭ-Ṭūsī (arabe أبو جعفر محمد بن محمد نصیرالدین الطوسی, Abū Ĝaʿfar Muḥammad b. Muḥammad Naṣīr ad-Dīn aṭ-Ṭūsī, perse نصیر الدین طوسی, Naṣīr ad-Dīn-e Ṭūsī; naskiĝis la 18-an de februaro 1201 en Ṭūs, Ĥorasano, mortis la 26-an de junio 1274 en Kadimija, distrikto de metropola Bagdado), plej bone konata kiel Nasīr ad-Dīn Tūsī (perse نصیر الدین طوسی; aŭ simple Tusi en Okcidento), estis persa[1][2][3][4][5] multfakulo kaj fekunda verkisto: li estis ekzemple arkitekto, astronomo, biologo, kemiisto, matematikisto, filozofo, kuracisto, fizikisto, sciencisto, teologo kaj ajatolo. Li estis el la dekduimamisma ŝijaisma islama kredo.[6] La islama fakulo Ibn Ĥaldun (1332–1406) konsideris Tusi la plej granda el la lastaj persaj fakuloj.[7]
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Nasir ad-Din at-Tusi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
نصيرالدین طوسی | |||||
Naskonomo | مُحمد بن مُحمد بن الحسن الطُوسي | ||||
Naskiĝo | 18-an de februaro 1201 (1201-02-18) en Tuso, Nizari Ismaili state | ||||
Morto | 26-an de junio 1274 (1274-06-26) (73-jaraĝa) en Kadhimiya, Bagdado, Ilĥanlando | ||||
Tombo | al-Kāẓimijja-moskeo vd | ||||
Religio | Ŝijaismo vd | ||||
Lingvoj | persa • araba • Oguzaj lingvoj vd | ||||
Loĝloko | Tuso • Mosulo • Quhistan • Maymun-Diz • Alamut Castle • Bagdado vd | ||||
Ŝtataneco | Ĥorezma imperio • Abasida Kaliflando • Nizari Ismaili state • Ilĥanlando vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | astronomo • matematikisto • filozofo • astrologo • universala klerulo • arkitekto • kuracisto • teologo • marji' • verkisto • poeto • tradukisto • politikisto • aŭtoro vd | ||||
Laborkampo | astronomio • Kalam • Islama filozofio • matematiko • kemio • biologio • fiziko • medicino • etiko • filozofio • historio • juro • teologio • geografio • muziko • optiko • mineralogio • okultismo • scienco vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Zīĝ-i Īlĥānī ❦ Aĥlāq-i Nāsirī ❦ Ŝarḥ al-Iŝārāt ❦ Tajrīd al-Iʿtiqād ❦ Tusi-couple ❦ Sayr wa Suluk vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi