La karieraj informoj estas plejparte plukitaj el la retejo Kronobase.[1] |
1636 | 1 Nov. Nicolas Boileau naskiĝas sur la tereno de la Palais de Justice en Parizo, 14-a infano de Gilles Boileau, aktisto, ĉe la Granda Ĉambro de la Parlamento de Parizo. |
---|
1647 | ĉirkaŭ. Boileau ricevas la bazgradan ordinacion. |
---|
1656 | 4 Sep. Boileau advokatiĝas. |
---|
1659 | 2 Jan. Gilles Boileau, frato de Nicolas, estis elektita en la Académie française. |
---|
1664 | Boileau verkas la Satirojn IV (pri la stulto universala) kaj V (pri nobeleco). La V oni legis al Ludokviko la 14-a, kiu aprecis ĝin. |
---|
1647 | Bolleau amikiĝis kun Lamoignon, 1-a prezidanto de la Parlamento de Parizo. |
---|
1670 | Boileau rezignas pri satiro kaj dediĉas sin al la verkado de L'Art poétique (Versarto). |
---|
1674 | Boileau, subtenata de Madame de Montespan, estas prezentata al Ludoviko la 14-a. Tiu havigas al li pension de 2000 pundoj. |
---|
1674 | Jul. Boileau publikigas sian verkon L'Art poétique (Versarto), kiu prezentas versforme instruilon laŭ la klasika doktrino. |
---|
1675 | Boileau skribas la Epistolon IX kontraŭ la flatado, dediĉita al Marquis de Seignelay, filo de Jean-Baptiste Colbert. |
---|
1677 | Okt. Racine kaj Boileau estas nomataj historiografoj de Ludoviko la 14-a (ĉiu ricevanta pagon de po 6000 pundoj, danke al la insistado de Madame de Montespan. |
---|
1683 | 15 Nov La Fontaine estas elektata en la Académie française, substitue al Colbert, en ŝtorma seanco kontraŭ la kandidato Boileau (voĉdonoj 16:7), kiun la reĝo preferis, kure de ŝtormeca kunveno. |
---|
| 20 Nov. La direktoro de la Akadamio renkontas Ludovikon la 14-an por informi lin pri la elekto de la Akadamio anstataŭigi Colbert per La Fontaine prefere al Boileau. La reĝo, koleriĝinte, ne donas sian konsenton kaj insistas pri sia opinio. |
---|
1684 | 20 Mar. La Akadamiano Claude Bazin mortas. |
---|
| 17 Apr. Boileau estas elektata en la sidlokon de Bazin sub la premo de Ludoviko la 14-a. |
---|
| 24 Apr. Ludoviko la 14-a aprobas la elektojn kaj de Boileau kaj de La Fontaine en la Académie française. |
---|
| 1 Jul. Boileau estas ricevata de la Académie française. |
---|
1685 | Boileau eniras la Parizan Akademion pri Memorskribaĵoj kaj Medaloj. |
---|
| Boileau aĉetas kamparan domon en 26, rue des Garennes, Auteuil, 16-a arondismento de Parizo. |
---|
| Jan. La Académie française sendas la amikojn de Furetière, jean Racine, La Fontaine kaj Boileau, por peti lin rezigni pri sia projekto de Vortaro Universala. Li rifuzas. |
---|
| 22 Jan. La Akademio voĉdonas pri la eksmembrigo de Furetière unuanime pro lia vortaro konkuranta al sia, je la malplaĉo de Ludoviko la 14-a, empatia pri la projekto de Furetière. |
---|
1686 | Racine kaj Boileau verkas la enskribojn, kiuj rolas baze de la pentraĵoj de Le Brun sub la volbo de Galerie des Glaces en Versajlo. |
---|
1687 | 27 Jan. Boileau protestas al la Académie française kontraŭ la poemo Le siècle de Louis le grand (La jarcento de Ludoviko la granda), kiun li taksas insulta al la Antikvuloj. |
---|
1692 | Per breveto la historiista pensio donita de la reĝo al Boileau estas remetita al nur 2000 pundoj. Aliflanke, oni liberigis lin de la devo sekvi Ludovikon la 14-an en milit-kampanjon, ĉar li estis preskaŭ plene senfortiĝinta. |
---|
| 24 Jun. Racine en letero al Boileau skribas de la tendaro antaŭ Namur, ke la lerto kaj la antaŭvido de M. de Vauban ne estis senutilaj por ja ŝpari la bravulojn, kiuj iris lasi sin montigi, ĉi-momente.. |
---|
1694 | Mar. Boileau publikigas sian Satire contre les femmes (Satiron kontraŭ la virinoj). por ridindigi ilin. Perrault publikigas rebate Apologie de femmes (Apologio de virinoj). |
---|
| 4 Aŭg. Boileau kaj Racine publike interpaciĝas danke al la lerta diplomatio de Racine dum kunveno de la Akademio. |
---|
1701 | Maj. Boileau publikas sian novan eldonon de Œuvres diverse (Diversaj verkoj), kiu entenas krom la letero de Grand Arnauld al Perrault, leteron de Boileau al tiu ĉi, tone tre repaciĝe. |
---|
1711 | 13 Mar. Nicolas Boileau mortas de grava pleŭrito. |
---|