Nuklea Esplorcentro Soreq
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nuklea Esplorcentro Soreq (hebree המרכז למחקר גרעיני שורק, HaMerkaz LeMeĥkar Gar'ini Sorek, mallongigite Sorek) estas israela esplorinstituto situanta proksime de la kibuco Palmachim kaj la urbo Javne ĉe la rivero Sorek. Ĝi estas unu el la du nukleaj esplorinstitutoj en Israelo. Esplorado kaj evoluo por civilaj celoj estas aranĝitaj en tiu ĉi centro.
Rapidaj faktoj esplorcentro • nuklea centralo • malpezakva reaktoro, Komenco ...
Nuklea Esplorcentro Soreq | ||
---|---|---|
esplorcentro • nuklea centralo • malpezakva reaktoro | ||
Komenco | 1958 vd | |
Geografia situo | 31° 53′ 57″ N, 34° 42′ 10″ O (mapo)31.899334.7028 | |
Lando(j) | Israelo vd | |
Situo | Javne | |
| ||
Fondinto(j) | Israel Atomic Energy Commission vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
Kontraste al la dua instituto, la Nuklea Esplorcentro - Negev, tiu ĉi instituto estas sub la inspektado de la Internacia Atomenergia Agentejo [1].