Ohře
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ohře, (antaŭe ĝi nomiĝis ankaŭ Ohara; germane Eger), estas rivero en Bavario kaj okcidenta Bohemio. Ĝi fontas en la bavara Fichtelgebirge, fluas inter Ercmontaro kaj Doupova montetaro (Montaro de Duppau) orienten kaj de maldekstre enfluas Elbon. La rivero estas ĉirkaŭ 302 km longa (256 km en nuna Ĉeĥio). La teritorio, el kiu ĝi forkondukas akvon, ampleksas 6631 kvadratajn kilometrojn. Post la unuaj 54 kilometroj en Bavario ĝi plufluas tra teritorio de Bohemio en kiu ĝis 1945 grandparte vivis germanlingvanoj, malpligrandparte ĉeĥlingvanoj, unue tra la historia regiono Egerlando nomata laŭ la rivera nomo, poste tra aliaj pejzaĝoj de Sudetio; tial jen pri geografiaj nomoj ĉiam menciiĝas kaj la ĉeĥa kaj la germana nomoj.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Eger (apartigilo) |
Ohře | |
---|---|
Rubando de Eger en Loket | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | en Germanio (Bavario) kaj en Ĉeĥio |
Rivera reto | Elbo |
Longeco | 316 km |
Akvokolekta areo | 5 614 km² |
Fluo | |
Fonto | en Fiĥtela montaro |
- Alteco super marnivelo | 752 m |
- Koordinatoj | 50° 4′ 28″ N, 11° 49′ 33″ O (mapo)50.07444444444411.825972222222 |
Enfluejo | en Litoměřice en la Elbon |
- Alteco | 136 m |
- Koordinatoj | 50° 31′ 43″ N, 14° 8′ 9″ O (mapo)50.52861111111114.135833333333 |
Geografio | |
Trairataj mezgrandaj urboj | Cheb, Sokolov, Karlovy Vary |
Alfluantoj | |
- Maldekstraj | Selbbach, Silberbach, Großbach, Slatinný potok. Fleißenbach, Libocký potok, Zwodau, Rolava, Bystřice, Hutná, Chomutovka, Rosovka |
Laŭ la rivero nomiĝas Malsupraohara tabulo.