Palestina Islama Ĝihado
Palestina islamisma terora organizo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Palestina Islama Ĝihado (arabe حرقة الجهاد الإسلامي في فلستين, Harakat al-Jihād al-Islāmi fi Filastīn, mallonge nomiĝas: Islama Ĝihado, ankaŭ konata laŭ la anglalinva akronimo: PIJ) estas la nomo de palestina terorisma organizaĵo, kiu estas gvidita de islamisma ideologio, kiu kombinas religian fanatikecon kaj ultranaciismon.
Palestina Islama Ĝihado | ||
---|---|---|
partio • rezisto | ||
Komenco | oktobro 1981 vd | |
Ideologio |
palestina naciismo • Tut-Islamismo • islamismo • Kontraŭcionismo • Ĝihadismo • Tutarabismo | |
Fondinto(j) | Ziyad Al-Nakhaleh • Fathi Shaqaqi • Ramadan Shalah vd | |
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Ziyad Al-Nakhaleh vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La celo de la organizaĵo estas batali kontraŭ Israelo, kaj precipe la israela okupado de la palestinaj teritorioj. Ĝi estas plejparte religie motivita kaj konsideras kaj Israelon kaj la sekularajn arabajn reĝimojn manifestiĝo de okcidenta imperiismo en la islama mondo [1]. La organizaĵo ne rekonas la legitimecon de la Ŝtato de Israelo kaj armite luktas por establi palestinan suverenecon sur la tuta teritorio de Palestino.
Laŭlonge de sia historio, la organizaĵo faris plurajn mortigajn atakojn en Israelo, kaj kontraŭ judaj setlantoj kaj israelaj soldatoj en la okupataj teritorioj [1]. La armita filio de la organizaĵo estas nomita la Brigadoj al-Quds, sed la politika filio havas sian ĉefsidejon en Damasko, Sirio, kun oficioj en Bejruto, Teherano, kaj Ĥartumo [2].
Islama Ĝihado estis difinita kiel terorisma organizaĵo fare de pluraj landoj, inkluzive de Usono [3], la Eŭropa Unio [4], Britio [5], Japanio [6], Kanado [7], Aŭstralio [8] Nov-Zelando [9][10] kaj Israelo [11], ĉiuj el la okcidenta tendaro. Male ĝi estas konsiderata kiel milita organizo kontraŭ la ŝtato Israelo fare de kelkaj islamaj ŝtatoj.
La organizaĵo estis ekde 1995 sub la gvidado de Ramadan Shallah [12]. Li loĝas en Sirio kaj ankaŭ estis unu el la fondintoj de la organizaĵo. Shallah estis dezirata de la FBI dum jaroj [13][14]. Li suferspertis apopleksion en 2018 kaj estis anstataŭigita per Ziyad al-Nakhalah.
Laŭ kelkaj specialistoj pri la situacio en la Gazaa Sektoro, la Islama Ĝihado estas konsiderita pli radikala ol Hamas [15][16] [17]